Celoj
„Tradicia, tamen moderna” estas la devizo de la Supera Fremdlingva Trejnejo (ITK)
de ELTE. Niaj direktantoj kaj stabo agadas celante elstarecon laŭ la postularo
de akreditigaj instancoj kaj laŭ la atendoj de niaj kandidatoj, laŭ la ĉiam
ŝanĝiĝantaj kondiĉoj, kaj ankaŭ pro la bezono sekvi aktualaĵojn. Rezulto de nia
strebado en la lastaj jaroj je adapto de nia test-sistemo al la nunaj eŭropaj
normoj estas, ke ALTE, organizaĵo unuiganta la plej grandajn ekzamencentrojn en
Eŭropo, agnoskis nian ekzamenon de la hungara kiel fremda lingvo.
Estas privilegio
kaj valoraĵo esti la unua elekto de niaj ekzamenotoj, kies fidon kaj fidelecon
ni strebas rekompenci kaj teni.
Kontrolata de
ELTE de 2005, nia instituto ofertas lingvokursojn ankaŭ al universitataj
studentoj. Ni modernigis la universitatajn lingvajn kursojn por plibonigi la
rezultojn de studentoj per ofertado de pluraj novaj servoj, kiel ekz. retaj
provtestoj.

