Mallonga historio
La Centro ITK ekestis en 1967 sub kontrolo de la Universitato ELTE kiel instituto por instruado kaj ekzamenado de fremdlingvoj. En la sama jaro la Ŝtata Fremdlingva Ekzamena Komisiono estis fondita surbaze de ministeria regularo pri ŝtataj lingvo-ekzamenaj sistemoj.
En la komencaj jaroj nia ĉefa aktivectereno estis lingvoinstruado, kun kursoj en kvin lingvoj ofertataj al plenkreskuloj post abiturienta ekzameno. Poste pli kaj pli kreskis interesiĝo pri niaj ŝtataj ekzamenoj. En 1967 estis registrataj nur 5591 ekzamenitoj en 6 lingvoj, en 1997 ekzamenoj estis ofertataj en 52 lingvoj kaj aliĝis al ili 10400 kandidatoj. Dinamika kresko de nombroj sekvis komence de la 1990-aj jaroj, kiam sukcesintoj ricevis avantaĝojn: kromajn kreditpoentojn por akceptiĝi al universitato, aŭ altigon de salajro en laborejoj.
Samtempe kun la signifa kresko de la nombro de ekzamenotoj nia instituto estis regione malcentrigita kaj de la 1980-aj jaroj la ORIGO-lingvoekzamenoj estis trapaseblaj krom en la budapeŝta centro ankaŭ en pluraj aliaj lokoj.
Ekde januaro 2000 lingvajn ekzamenojn rajtis oferti nur la ekzamencentroj kaj iliaj ekzamenlokoj akreditigitaj de la Lingvoekzamenojn Akreditiga Centro (NYAT). En februaro 2000 ITK estis la unua en Hungario, kiu ricevis akreditigon al sia dulingva ORIGO-sistemo en la sekvaj lingvoj: araba, angla, bulgara, ciganaj (bea kaj lovara), ĉeĥa, ĉina, dana, Esperanto, franca, finna, grekaj (antikva kaj moderna), germana, hebrea, hispana, itala, japana, kroata, latina, pola, portugala, rumana, rusa, serba, slovaka, slovena, sveda, turka. Ni ricevis akreditigon ankaŭ al nia unulingva ekzameno en la hungara kiel fremda lingvo.
De
la jaro 2000 la laboron de la eksiĝinta Ŝtata Fremdlingva Ekzamena Komisiono
transprenis la Nacia Fremdlingva Komitato (ONYVT) gvidata de la direktoro de
ITK.
Ni
larĝigis la reton de niaj akreditigitaj ekzamencentroj per aldono de pluraj
ekster-budapeŝtaj lokoj en la tuta lando. El tiom granda plivastigo kompreneble
rezultis kresko de la nombro de ekzamenantoj. Nun 1000 profesiuloj estas
komisiitaj de ONYT por lingva testado kaj ekzamenado. Niaj strebadoj ĉe ITK
estis rekonataj de ALTE (Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo) kiam ni estis akceptitaj
fariĝi partnero en 1999. Ni estas honorigitaj esti la reprezentanto de lingvotestado
en Hungario per nia unulingva sistemo de la hungara kiel fremda lingvo.

