Meza nivelo (B2)
Tiu nivelo baziĝas je la specifo Flugo de la Konsilio de Eŭropo. Ĝi pritaksas, ĉu la kandidato kapablas komenci kaj vivteni kompleksan kaj lingve nuancitan komunikadon en sociaj, kulturaj kaj laborejaj rilatoj.
| Daŭro | Taskotipo | Longeco | Poentoj | |
| Parole | 15 minutoj | Libera interparolado | ĉ. 5 minutoj | 45 poentoj* |
| Memstara prezento de temo (surbaze de bilda stimulo) (la ekzamenato elektas unu el du bildserioj) |
ĉ. 5 minutoj | |||
| Situacia ludo (la ekzamenato prenas unu el la laŭtema stoko) |
ĉ. 5 minutoj | |||
| 30 minutoj | Aŭda kompreno de sonregistraĵo - parte redaktita dialogo (multobla elekto, kompletigo el aŭ sen listo) - (redaktita) teksto el aŭd-vidaj publikaĵoj (taskoj kun informtransigo, multobla elekto, kompletigo el aŭ sen listo, ktp.) |
2600-3000 n | 25 poentoj | |
| Parola ekzameno | 70 poentoj | |||
| Skribe | 180 minutoj | Lega kompreno unu pli longa aŭ du malpli longaj (redaktita(j) skribnorma(j) teksto(j) (taskoj kun informtransigo, multobla elekto, kompletigo el aŭ sen listo , vera/malvera) |
3200-3600 n | 20 poentoj |
| Letero (skriba sinesprimo) eblas elekti el du temoj; laŭ kvin skemeroj |
17-20 linioj (ĉ. 150 vortoj) |
20 poentoj | ||
| Lingvokonaj taskoj diverstipaj, gramatikaj kaj leksikaj taskoj (kompletigo el aŭ sen listo, transformo, ktp.) |
40 unuoj | 20 poentoj | ||
| Skriba ekzameno | 60 poentoj | |||
| Sume: Kompleta ekzameno | 130 poentoj | |||
*Detaligo de la poentoj de la parola ekzameno antaŭ la komisiono:
| Komunika valoro, prononco | 15 poentoj (po 5 poentoj en la 3 taskoj) |
| Vort-trezoro | 15 poentoj (po 5 poentoj en la 3 taskoj) |
| Lingva korekteco | 15 poentoj (po 5 poentoj en la 3 taskoj) |
| Sume | 45 poentoj |
TEMARO
1. Personaj kaj familiaj indikoj
- prezento de la familianoj kaj geamikoj
- profesio de la ekzamenato kaj de familianoj, ĉi-rilataj planoj kaj sopiroj
- ekstera aspekto de iu tria persono, priskribo de karaktero
2. Hejmo kaj ĉirkaŭaĵo
- akiro de hejmo, loĝsituacioj, ideala loĝloko
- loĝkostoj
- studenthejmo, luita loĝejo: reguloj, ebloj kaj malpermesoj
- kunvivo de pluraj generacioj
- en- kaj ĉirkaŭhejmaj laboroj
3. Laboro, ĉiutagaj farendaĵoj
- popularaj profesioj, rilato al la salajro
- laborejaj cirkonstancoj: kariero, promociiĝo, problemoj
- dungiĝo, senlaboreco, sociaj problemoj
4. Lernado
- lernejaj tradicioj, rememorindaĵoj
- institucia lernado, memlernado, vivlonga lernado
- lernejtipoj
5. Komunikado
- amaskomunikiloj kaj formado de publika opinio (televido, radio, presaĵoj)
- rolo de la komputilo en la ĉiutagaĵoj, ĝiaj avantaĝoj kaj malavantaĝoj
- interreto
6. Rilato kun aliaj homoj: privata kaj publika vivo
- geamikoj, konatoj, samklasanoj aŭ gekolegoj
- vestoj, modo
- kunvenoj, asocia kaj kluba vivo, korespondado
- civilaj organizaĵoj
- la publika sekureco
7. Libertempo, amuziĝo, kulturo
- teatro, kino, opero, koncerto
- televido (tipo de programoj), radio, ĵurnaloj
- legado: biblioteko, legaĵoj, ŝatataj libroj
8. Sano, sporto
- korpa kaj psika sano
- prevento de malsanoj, kuracado kaj flegado de malsanuloj
- ĉe kuracisto, kuracservoj
- asekuro, medikamentoj, kuracmetodoj
- fumado, konsumado de alkoholaĵoj kaj drogoj
- sporto: hobia aŭ konkursa sportado
9. Aĉetado kaj servoj
- tipoj de aĉetejoj
- aĉetcirkonstancoj, prezoj, pagebloj
- servoj: poŝto, banko, frizisto, polico, konsulejo, riparejo de aŭtomobilo, purigejo ktp.
- priskribo de servo, ĉi-rilataj spertoj; reklamado
- anoncoj, reklamoj
10. Manĝado
- manĝkutimoj
- restoracio kaj aliaj gastigejoj, manĝejoj
- preparado de ŝatataj manĝaĵoj
- sana nutromaniero
- nacia kuirarto de la ekzamenato
11. Trafiko
- egalaj ŝancoj en la trafiko: situacio de maljunuloj, personoj kun etinfanoj, infanoj aŭ handikapuloj
- trafikreguloj, trafikmoralo: aŭtomobilstirantoj kaj piedirantoj, motoruloj kaj biciklantoj, uzantoj de publikaj veturiloj
- problemoj en la trafiko, evoluigo de la trafiksistemoj, trafika sekureco
12. Vojaĝo
- vojaĝformoj: oficaj kaj turismaj vojaĝoj, memorganizita vojaĝo, vojaĝo organizita de vojaĝoficejo
- tranoktejoj: hotelo, kampadejo, ĉe privatuloj ktp;
- servoj de vojaĝoficejoj
- organizado de vojaĝo
- sciindaĵoj dum eksterlanda vojaĝo
13. Nia medio, la naturo
- pureco kaj prizorgo de nia medio
- minacoj kontraŭ la medio, ĉiutaga mediprotektado: apartiga rubaĵkolektado, energiŝparo, recikligo
14. La lando de la ekzamenato
- ĉefaj karakterizaĵoj: situo, grandeco, ĉefurbo, mono, ŝtatformo, parlamento
- klimato, regionoj, urboj kaj turismaj vidindaĵoj
- kelkaj historiaj eventoj
- gravaj festoj kaj kutimoj
- ĉiutaga kulturo: manĝado, trafiko, formoj de la socia vivo ktp.
- kulturaj valoraĵoj
15. Esperanto-kulturo
- informiĝi pri kaj per Esperanto: Esperantaj gazetoj kaj periodaĵoj, retejoj kaj diskutlistoj, radio- kaj televidelsendoj (prezenti plurajn tipojn, kompari ilin, doni personan opinion pri iliaj kvalito kaj utiligeblo)
- praktika uzo de Esperanto: korespondado, internaciaj kaj landaj kongresoj, kunvenoj, kunvenejoj, centroj (iliaj rolo kaj graveco), ebloj de faka apliko.
- organiza vivo: prezento de UEA, TEJO, Landa Asocio aŭ alia loka asocio de la ekzamenato kaj prezento de unu faka organizo
- historio de la internacia lingvo: internaciaj lingvoj dum jarcentoj, Ido; ideologiaj karakterizaĵoj de Esperanto (neŭtraleco, kontraŭrasismo, estimo de kulturaj valoroj ktp.)
- historio de la Esperanto-movado: historiaj kaj nunaj simboloj, festoj de la E-komunumo; denaskismo
- Esperanto-literaturo: prezento de kelkaj elstaraj verkistoj/verkoj; kantoj en Esperanto
Por sukcesi en la ekzameno vi bezonas atingi la minimumon de la poentoj laŭ la unuopaj ekzamentaskoj (tion vi povas legi en la tabelo) kaj necesas ke vi atingu suman minimumon en la du partoj aparte. Tiuj estas:
| Parola parto: | minimume 42 el 70 poentoj |
| Skriba parto: | minimume 36 el 60 poentoj |
La minimumoj de poentonombroj por trapasi ekzamenon B2, por ĉiu respektiva kapablo estas:
| Parola | Parolkapablo | Komunika valoro | Maks. 15 poentoj | Atingenda minimumo: 18 poentoj |
| Vort-trezoro | Maks. 15 poentoj | |||
| Lingva ĝusteco | Maks. 15 poentoj | |||
| Parolkompreno | Parolkompreno (sonregistraĵo) |
Maks. 25 poentoj | Atingenda minimumo: 10 poentoj |
| Skriba | Lingvokono | Maks. 20 poentoj | Atingenda minimumo: ne estas |
| Skriba sinesprimo | Maks. 20 poentoj | Atingenda minimumo: 8 poentoj | |
| Lega kompreno | Maks. 20 poentoj | Atingenda minimumo: 8 poentoj |

